János Pergel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PERGEL János estis hungara jursciencisto, historiisto, ano de MTA (kor. 1831, ord. 1832) naskita en Nadjvarado la 2-an de majo 1791 kaj mortinta en Peŝto la 25-an de majo 1838.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Pergel akiris diplomon de advokato en 1814 en Peŝto. Li estis reĝa juĝisto de departementoj Heves, Gömör kaj Torna. Liaj artikoloj aperis en gazetoj Tudományos Gyűjtemény, Közhasznú Ismeretek Tára kaj en aliaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bevezetés a diplomatikába… (Pest, 1821);
  • Magyar törvénytár… (Verbőczy István magyarosított s magyarázott törvénykönyve, Pest, 1830);
  • A magyar és hazája régenten (Pest, 1831).

Fonto[redakti | redakti fonton]