Saltu al enhavo

Izononano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izononano
Izononano
Plata kemia strukturo de la
Izononano
Izononano
Tridimensia kemia strukturo de la Izononano
Izononano troviĝas en la Hiperiko.
Alternativa(j) nomo(j)
  • 2-Metiloktano
Kemia formulo
C9H20
CAS-numero-kodo 3221-61-2
ChemSpider kodo 17558
PubChem-kodo 18591
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora brulema likvaĵo
Molmaso 128,259g mol−1
Denseco 0,714 g/cm−3[1]
Fandpunkto −80,1 °C [2]
Bolpunkto 143,3 °C [3]
Refrakta indico  1,407[4]
Ekflama temperaturo 25,2 °C [5]
Solvebleco Akvo:nesolvebla
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H304
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P280, P301+310, P303+361+353, P331, P370+378, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Izononano2-Metiloktano estas saturita branĉoĉena hidrokarbonido kun 9 karbonatomoj kaj 20 hidrogenatomoj. Ĝi estas senkolora, brulema kaj senodora likvaĵo uzata kiel solvanto kaj en kemiaj sintezoj. Kiel ĉiuj hidrokarbonidoj, 2-metiloktano estas nesolvebla en akvo sed solvebla en pluraj organikaj solvantoj tiaj kiaj kloroformo, benzeno, benzino, etanolo kaj eteroj. 2-Metiloktano estas unu el la 35 izomeroj de la nonano. La 2-metiloktano estis unuafoje akirita de la aŭstra kemiisto Ernst Späth (1886-1946), en 1913, dum liaj esploroj pri la Kombinaĵoj de Grignard kun alkilaj halogenidoj sur solvaĵo de duetila etero.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de Izononano per interagado de Izononila alkoholo kun natria hidrido:

Izononila alkoholo +natria hidrido Izononano +natria hidroksido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de Izononano per interagado de izononila klorido kun akvo:

izononila klorido +natria hidrido Izononano +natria klorido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de izononila klorido per interagado de izononano kun kloro. La ekflama temperaturo de la izononila klorido estas 140 °C.[6]:

izononano +kloro izononila klorido +klorida acido

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de izononila alkoholo per parta oksidado de la izononano kun kalia permanganato. La fandopunkto de la izononila alkoholo estas 64,5 °C .[7]:

izononano izononila alkoholo

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la 7-metila oktanata acido per kompleta oksidado de la izononano kun kalia dukromiato. La denseco de la izononanata acido estas 0,919 g/ml.[8]:

izononano 7-Metila oktanata acido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]