Saltu al enhavo

István Péterfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Péterfi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1906 (1906-03-08)
en Deva
Morto 6-an de majo 1978 (1978-05-06) (72-jaraĝa)
en Meksikurbo
Tombo Tombejo Házsongárd Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater "King Ferdinand I" University (en) Traduki (–1929) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Márton Péterfi Redakti la valoron en Wikidata
Infano Laurențiu-Ștefan Peterfi Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo botanikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

PÉTERFI István (pe:terfi) estis rumanuja hungara botanikisto naskita en Déva la 8-an de marto 1906 kaj mortinta en Kluĵo la 6-an de majo 1978. Li estis la filo de biologo Márton Péterfi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon li finis en piarista gimnazio de Kluĵo (1924); li akiris diplomon pri naturscienco en Universitato Ferdinand la 1-a (1929) kaj doktoriĝis same tie (1933). Li komencis sian sciencan karieron en la Ĝenerala Botanika Instituto de la universitato; ekde 1927 li estis praktikanto, ekde 1936 asisto. Ekde 1940 li instruis en la Ferenc József Tudományegyetem. En 1943-44 li estis lektoro, pli poste en la Bolyai Tudományegyetem, post la unuigo de universitatoj en Universitato Babeş-Bolyai li estis profesoro en la katedro de plantfiziologio. Inter 1959-76 li estis vicrektoro. En 1968-78 li estis vicprezidanto de Rumana Ŝtatkonsilantaro. Li estis doktoro de la biologiaj sciencoj, akademiano korespondanta ekde 1955, ordinara ekde 1963, vicprezidanto de la Rumana Scienca Akademio inter 1974-78. Li estis ano de la Skandinavia Plantfiziologia Societo, de la Germana Planffiziologia Societo kaj de la Internacia Fiziologia Societo. Li estis redaktoro de la Acta Bolyai (1947); respondecredaktoro de la Studia Universitatis Babeş-Bolyai (1959-78); redakciano dela redakcikomisiono de Korunk (1957-62).

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • A növények növekedésének és fejlődésének élettani alapjai (1954);
  • A növények táplálkozása (1956);
  • Manual de fiziologia plantelor (kunulaŭtoro, I. 1957. II. 1960);
  • A házi galamb és tenyésztése (1961, plivastigita eldonaĵo 1970, en rumana lingvo 1963, 1970; en pola lingvo Varsó, 1977);
  • A növények életfolyamatai (kun Edit Brugovitzky, Kv. 1977);
  • Az algák biológiája és gyakorlati jelentősége (1977).
  • Pomologia R.P.R. I-III. kunulaŭtoro (1963-64);
  • Tratat de algologie. I-III., kunulaŭtoro (1976-78);
  • Dicţionar enciclopedic român. I-IV.. kunulaŭtoro (1963-66);
  • Dicţionar etnobotanic, kunlaboranto (1968).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • László Béla: Riport az algákról. Utunk 1963/25.
  • Veress Zoltán: Élettan és közélet. Utunk 1965/9.
  • Mikó Ervin: P. I.-nal tudományról, gyakorlatról, nevelésről. Utunk 1975/10.
  • Bernád Ágoston: Biológia és ember (interjú). A Hét 1976/10.
  • Nagy-Tóth Ferenc: P. I. emlékezete. A Hét 1978/19; uő és Adriana Barna: In memoriam Acad. St. P. Studia Univ. Babeş-Bolyai 1979/2 (Ser. Biologia).

Fontoj[redakti | redakti fonton]