Interniaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interniaro. L. Jenkins en London 7 nov. 1923 fondis la Kolportistan Asocion, kiu celis propagandon de la Biblio, religiaj gazetoj en la tuta mondo. Dum la unua jaro de sia ekzisto la asocio disdonis pli ol 5000 evangeliojn, libretojn ktp. Ĝia organo estis La Kolportisto. La sekvanto de tiu ĉi asocio estis la Interniaro, sub alia nomo, sed kun similaj celoj. Fondinto: Jenkins en 1926. Ĝi volis esti "monda frataro por la vera aplikado de la interna ideo de E". Laŭ la 1. la interna ideo estas: unu komuna kaj egala frateco inter anoj de ĉiu raso, nacio, klaso kaj religio; la serĉado por la vero sen ia ajn dogmo aŭ ia ajn antaŭjuĝo; la rekono, ke oni ne povas akiri la veron sen serĉado kaj komparo de la instruoj de aliaj religioj kaj filozofioj; kaj, ke la unua paŝo al la Monda Paco, same kiel al la vero, estas per la reciproka interkomprenado de la tuta homaro. La efektiva agado de ambaŭ societoj estis grandaparte disdonado de kristana literaturo, por kiu donacis grandaparte unu aŭ du individuoj. I. unue estis tre ampleksa, bonvenigis eĉ Budhistojn, ktp., fine fariĝis pure kristana. La entrepreno, kies gazeto estis La I., nun stagnas aŭ ĉesigis sian agadon. Laŭ I. ŜIRJAEV.