Inicializo (komputila programaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En komputila programaro, inicializo estas la atribuo de unua valoro al datuma objekto aŭ variablo. La maniero laŭ kiu inicializo estas farita dependas de la programlingvo, tiel kiel tipo, stoka klaso, ktp. La programaraj konstruaĵoj, kiuj plenumas inicializojn estas ĝenerale nomitaj inicializantoj kaj initializantaj listoj. Estas distingo inter inicializo kaj deklaro, kvankam la du foje estas unuigitaj praktike. La komplemento de inicializo estas finalizo, kiu estas ĉefe uzita por objektoj, sed ne variabloj.