Industria muzeo (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Industria muzeo
ĉeĥe: Průmyslové muzeum
muzeo
Enirejo
Oficiala nomo: Průmyslové muzeum
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Administra municipo Michálkovice
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Minejo Michal
Situo Industria muzeo
 - koordinatoj 49° 50′ 32″ N 18° 20′ 42″ O / 49.84222 °N, 18.34500 °O / 49.84222; 18.34500 (mapo)
Establita 1994–1999
 - fermita 31.12.1999
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ostrava

Industria muzeo estis en Ostrava unuafoje fondita en la jaro 1945. Je unu jaro pli poste la kolektaĵoj estis transŝovitaj en riparitajn spacojn de eksa hotelo Royal en strato Reální. Sed la saman jaron la eksponaĵoj estis perforte elloĝigitaj en la straton kaj Industria muzeo Ostrava estis en la jaro 1950 oficiale nuligita. La savitajn restaĵojn de la kolektaĵoj de la teknikaj eksponaĵoj parte transprenis Ostrava muzeo. En la jaro 1993 estis omaĝe de solena malfermo de Minista muzeo postulita Ministerio de kulturo je establo de ostrava Teknika muzeo. La ministerio plenumis la postulon kaj en la jaro 1994 estis longe atendata subjekto en Ostrava denove fondita.

La nova muzeo ricevis kiel donaco la tutan konservitan areon de Minejo Michal (Petr Cingr) en Michálkovice el la jaro 1843. La gvidantaro de la muzeo ja ne havis kiel aliaj teknikaj muzeoj en la respubliko altan pojaran budĝeton, sed ĝi komencis kunveturigi valorajn eksponaĵojn el la tuta regiono. Sed la laboroj estis post tri jaroj rompitaj pro foriro de sperta direktoro. Post lia foriro la ministerio de kulturo enoficigis en la liberigitan funkcion ordinaran laboriston de la muzeo sen respondanta klerigo kaj spertoj. Sub lia gvidado la muzeo komencis ŝanĝiĝi el la regiona teknika en la pure lokan ministan muzeon.

Neĝoja stato kaŭzis en la jaro 1999 por elsendi ministerian kontrolon, kiu proponis al la 1-a de januaro 2000 nuligon de la muzeo inkluzive de budĝeto por riparoj de la ostravaj teknikaj memorindaĵoj. La nuligo de la muzeo estis farita sen konsento de la urbo. Ostrava tiel fariĝis ununura industria regiono en Ĉeĥio sen ŝtata teknika muzeo, malgraŭ tio ke Ostrava-regiono havas plej multe da industriaj memorindaĵoj en la lando. La donacitan areon transprenis en administradon Nacia memorindaĵa instituto, teritoria laborejo Ostrava. Ĉar ĝi enhavas konservitajn trafikkapablajn ekipaĵojn de ĉiuj stacionaraj maŝinoj el la jaro 1912, ĝi estis proklamita kiel nacia kultura memorigaĵo. Nuntempe estas uzata nomo Nacia kultura memorindaĵo Minejo Michal.

La konservitaj konstruaĵoj de la minejo konstruitaj en la jaroj 1913-1915 estis projektitaj de František Fiala. Vestejoj kaj baniĝejoj estis dimensiitaj ĝis preskaŭ por 1512 ministoj. La ĉefa minejtruo estas profunda 671 metrojn. Ekz. en la jaro 1916 ĉi tie estis 17 tavoloj de dikeco de duonmetro ĝis du metroj kaj oni ekspluatis pli ol 383 milojn da tunoj de nigra karbo. La minado de karbo estis definitive finita en la jaro 1994. Interesaĵo estas vizitvojo, kiun la vizitantoj partoprenas en la sama aspekto, tra kiu iradis ĉiutage la ministoj por labori.