In-A-Gadda-Da-Vida

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"In-A-Gadda-Da-Vida" (derivita de "In the Garden of Eden") estas kanto registrita de Iron Butterfly kaj verkita de bandano Doug Ingle, publikigita en ilia albumo de la jaro 1968 In-A-Gadda-Da-Vida .

Iomete pli ol 17 minutojn longa, ĝi okupas la duan flankon de la albumo "In-A-Gadda-Da-Vida". La kantoteksto estas simpla, kaj aŭdebla nur en la komenco kaj la fino. La trako estis registrita ĉe Ultrasonic Studios en Hempstead, Longinsulo, Novjorko.

En 2009, ĝi estis nomumita kiel la 24-a plej granda peza rokkanto de ĉiuj tempoj fare de VH1. Ĝi estas ankaŭ ofte konsiderata kiel influo pri peza metala muziko kaj unu el la unuaj fiksaj punktoj de la ĝenro.