Ibn Marŭan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ibn Marŭan
Persona informo
Naskiĝo 820
en Merido
Morto 30-an de novembro 899 (0899-11-30)
Ŝtataneco Emirlando de Kordovo
Okupo
Okupo militisto
vdr

Abd al-Rahman ibn Muhámmad ibn Marŭan ibn Junus al-Jiliki al-Maridi,​ konata kiel Ibn Marŭan al-Jiliki, Ibn Marŭan, «la fiko de la galego» aŭ «la galego», ĉar tiel oni nomis tiam la kristanojn de la nordo de Iberio, estis hispanislama senjoro kiu dominis la teritoriojn de Malsupra kaj Meza Guadiana kaj de la sudo de la aktuala Portugalio en la dua duono de la 9-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juna Ibn Marŭan estis en 852 kiel kaptito en Kordovo, kie li amikiĝis kun Muhammad kaj kapablis per ruzeco atingi la postenon de kapitano de la reĝa gvardio. Tamen malmikeco kun Hassin, haĝib aŭ ĉefministro de la emiro, rezultis en insulta kverelo kaj li fuĝis el Kordovo kun grupo de sekvantoj kaj iris al Merido por kuraĝigi lokanojn ribeliĝi kontraŭ la kordovaj araboj kiel revenĝo de suferita hontigo. Muhammad sendis trupojn kiu devigis la urbon kapitulaci kaj Abd al-Rahman (Ibn Marŭan) devis reveni al Kordovo, kie li restis en la emirlanda ĉefurbo ĝis 875, kiam li revenis al Merido, kie, kun helpo de klientoj de la familio, ribelis kontraŭ la emiro. Li fortikiĝis en la kastelo de Alange, sed Muhammad sendis denove trupojn kaj devigis lin kapitulaci post tri monatoj de sieĝo. Tiam li devis ekloĝi en Badajoz (Bataljaŭs), ĉefurbo de fekunda teritorio, promesante ne reribeliĝi kontraŭ la emiro, lia iama amiko.

Li fondis la urbon Badajoz en 875 sur la monteto Muela, borde de la rivero Guadiana, sur restaĵoj de iamaj setlejoj. Marvão, vilaĝo en la Distrikto Portalegre, en apuda Portugalio, ricevas sian nomon liahonore. Dum tempo Ibn Marŭan rezidis en la kastelo de Marvão, nekonkerebla loko norde de siaj teritorioj. Li ribelis denove en 876 aŭ 877, estis venkita en Serra da Estrela kaj devis rifuĝiĝi en kristana regno ĝis li revenis al Badajoz en 884. Tiam li paciĝis kun la emiro por regi etendan princlandon. Tio pluis kun la emiroj Al-Múndir (886-888) kaj Abdalah ben Muhámmad (888–912).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • E. Codera, Los Benimeruán en Mérida y Badajoz
  • E. Levi-Provençal, Historia de la España musulmana
  • González Rodríguez, Alberto. Historia de Badajoz. ISBN 978-84-87762-22-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ibn Marwán en la hispana Vikipedio.