IGNITOR

El Vikipedio, la libera enciklopedio

IGNITOR estas la itala nomo de nuklea esplora projekto pri magneta kuntena fuzio, evoluigata ĉe Laboratorioj de ENEA en Frascati.

La projekto estas bazita je sparkita plasmo en tokamako. Ĝin ekis en 1977 prof. Bruno Coppi MIT kaj baziĝis je la Alcator-maŝino de la 1970-aj jaroj ĉe MIT, kiu avangardis en la grand-magneta kampa proksimiĝo al la plasma magneta kunteno, daŭrigita kun Alcator C/C-Mod ĉe MIT kaj ĉe FT/FTU en serioj de eksperimentoj. Kompare al la internacia projekto ITER, IGNITOR estas pli malgranda kaj malmultekosta. La ITER-reaktoro pezas 19.000 tunojn, dum IGNITOR nur 500 tunojn. IGNITOR estas planata por produkti ĉ. 100 MW da fuzia energio.

La projekto ricevis en 2010 apogon de Rusio kaj la itala kaj la rusia partneroj subskribis kontrakton pri komuna Ignitor-programo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]