Saltu al enhavo

Hugo Fontyn-Janssens

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hugo FONTYN-JANSSENS (en esperantlingvaj tekstoj ofte nur nomata Hugo FONTYN, naskiĝis en 1962 en Schoten) estas grafikisto kaj esperantisto vivanta en Oelegem, municipo Ranst, provinco Antverpeno de Flandrio. Ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL) li komencis labori en 1987, kaj lia laboro rilatis ĉefe al grafiko, la aspekto de MONATO (enpaĝigo, serĉado de fotoj, farado de anoncoj, ktp). Krome li projektis librokovrilojn, faris aliajn grafikajn laboretojn, kaj de tempo al tempo helpis je la fina prilaborado de la eldonaĵoj de FEL.

Inter la librokovriloj faritaj de li estas interalie tiuj de La ŝtona urbo (Anna Löwenstein), Sagao de Njal (Baldur Ragnarsson), aŭ Internacie kuiri de Maria Becker-Meisberger.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Konciza memprezento de 2002 en la retejo de FEL

Referencoj[redakti | redakti fonton]