Hepata peliozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hepata peliozo, aŭ en latina scienca nomo Peliosis hepatis, estas neofta malordo de sangvaskuloj karakterizita de multaj, hazarde distribuataj, sangoplenaj kavaĵoj tra la hepato. La grando de la kavaĵoj kutime gamas inter kelkaj milimetroj kaj 3 cm de diametro.[1] Iam, ĝi estis konsiderita histologia kuriozaĵo foje trovita en nekropsioj, sed iom post iom estis agnoskita kiel etenda kondiĉo ĉu el aidoso ĝis el la uzado de anabolaj steroidoj. Ĝi foje povas tuŝi ankaŭ orgnaojn kiel la lieno, la limfaj ganglioj, la pulmoj, la renoj, la surrenaj glandoj, la osta medolo, kaj aliaj partoj de la digesta sistemo.[2]

Peliosis hepatis estis ofte erare literumita "peliosis hepatitis", spite la fakton ke ĝi ne estas hepatito. La ĝusta termino devenas el la greka "pelios", t.e. diskolorigita pro devojigita sango, blunigreca, livida[3] kaj de la latinigita genitivo ("hepatis"[4] el la greka "hepar", hepato.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sleisenger, Marvin (2006). Sleisenger and Fordtran's Gastrointestinal and Liver Disease. Philadelphia: W.B. Saunders Company. ISBN 978-1-4160-0245-1. Chapter 80
  2. Ichijima K, Kobashi Y, Yamabe H, Fujii Y, Inoue Y (1980). "Peliosis hepatis. An unusual case involving multiple organs". Acta Pathol. JPN. 30 (1): 109–20. doi:10.1111/j.1440-1827.1980.tb01308.x. PMID 7361545.
  3. "Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon". Alirita la 28an de julio 2020.
  4. [http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text?doc=Perseus%3Atext%3A1999.04.0059%3Aentry%3D%2320439&redirect=true "Charlton T. Lewis, Charles Short, A Latin Dictionary". Alirita la 28an de julio 2020.
  5. "Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon". Alirita la 28an de julio 2020.