Henrik Maŝler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henrik MAŜLER (naskiĝis en 1908; mortis la 20-an de aprilo 1991) estis la motoro de la israela Esperanto-movado ekde la 1950-aj jaroj.

Maŝler estis senlaca informanto kaj instruanto, kunaŭtoro (tradukinto al la jida) de lernolibro kun vortaro por hebrelingvanoj de Leopold Dreher (traduko aperis en 1965). En 1968 li aperigis kolekton de politikaj anekdotoj el tiamaj socialismaj landoj, La necenzurita humuro.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 D-ro Maschler prezentas al ni kolekton de bonhumoraj, satiraj anekdotoj

plukitaj en iuj socialismaj landoj. La homoj kaj ankaŭ la popoloj uzas la ŝercojn por kritike diri tion, kion ili serioze ne ŝatas, ne povas, aŭ leĝe ne rajtas diri. Ĉar tiuj anekdotoj aludas kaj reliefe videbligas faktojn, kiujn la koncernataj instancoj aŭ personoj volas nebuligi, ili tial estas tre ŝatataj kaj de bus’ al orelo ili fulme penetras en la tutan landon ĝis la kaŝaj anguloj de la socio. Kie la presitaj pikoj ne estas tolerataj, tie nature la parolo fariĝas akra ponardo. Per tiuj anekdotoj —kiujn mi kredas aŭtentaj— ni sciiĝas pri la komuneco de la homa suferado, pri la falseco de ies oficialaj eldiroj, pri la premata vero... Pro sia karaktero, la verketo plaĉos al unu leganto sed nepre malplaĉos al alia. Tamen oni ĝenerale legos ĝin kun ĝojo kaj amuzo. La anekdotoj estas facile legeblaj, la teksto tre klara, la lingvo bona malgraŭ kelkaj makuletoj, kiel “vestaĵoj uzataj per (de) riĉaj virinoj”. Rimarkinda estas la malofteco de artikolo LA.

Se vi volas ridi kaj sciiĝi pri... legu ĝin, samideanoj! 
— Salvador Gumá. Boletín n173 (maj 1969)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]