Henri Perruchot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Perruchot
Persona informo
Naskonomo Henri Perruchot
Naskiĝo 27-an de januaro 1917 (1917-01-27)
en Montceau-les-Mines
Morto 17-an de februaro 1967 (1967-02-17) (50-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo redaktisto • eldonisto • verkisto • biografo • arthistoriisto vd
Aktiva dum 1946– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henri PERRUCHOT (naskiĝis la 27-an de januaro 1917 en Montceau-les-Mines, mortis la 17-an de februaro 1967) estis franca verkisto, kiu famiĝis per biografiaj libroj pri impresionismaj pentristoj.

Li studis en Marseille kaj Aix-en-Provence historion de literaturo kaj literaturan sciencon. En 1946 li debutis per romano „Maître d'Homme“ (Mastro de Homo). En 1961 la Franca Akademio atribuis al li la premion Charles-Blanca por la „Vivo de Manet“ kaj en 1962 la saman premion por la verko pri Gauguin. En 1963 Parizo atribuis al li Grandan Premion. Li laboris kiel direktoro de institucio „Jardin des Arts“.

Liaj biografioj ne estas romanoj, li nenion elpensas, sed rakontas nur faktojn, tamen per viva kaj interesa stilo, laŭ simila maniero kiel André Maurois kaj Stefan Zweig rakontis pri verkistoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Maître d'Homme (1946, Mastro de Homo)
  • Patrice (1947)
  • Les Grotesques (1948, La Groteskuloj)
  • Sous la Lumiere noire (Sub la nigra lumo)
  • Port-Royal (1947)
  • Nous voulons sauver l'Homme (1949, Ni volas savi la homon)
  • La Haine des Masque (1955, La malamo de maskoj)
  • La France et sa Jeunesse (1958, Francio kaj junularo)
  • Montefeltro duc d'Urbin (1960, Montefeltro, duko de Urbino)
  • La Peinture, notex et maximes (1965, Pentroarto)
  • Gauguin (1948)
  • Douanier Rousseau (1957, Doganisto Rousseau)
  • Le Corbusier (1958)
  • Dix Grands Peintres (1961, Dek grandaj pentristoj)
  • L'Art moderne à travers le Monde (1963, La monda moderna arto)
  • La vie de van Gogh (1955, La vivo de van Gogh)
  • La vie de de Cézanne
  • La vie de Toulouse-Lautrec (1958)
  • La vie de Manet (1959)
  • La vie de Gauguin (1961)
  • La vie de Renoir (1964)
  • La vie de Seurat (1966)
  • La vie de Rodin (1964)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Henri Perruchot: Cézannův život, 1965, ĉeĥa traduko enhavas medalionon pri la aŭtoro
  • Henri Perruchot: Život Toulouse-Lautreca, 1969 (postparolo enhavas informon pri la morto de la aŭtoro)