Harry Falk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harry Falk
Persona informo
Naskiĝo 1947
en Emmendingen
Profesio
Okupo hindologo vd
vdr

Harry Falk (naskita dum 1947 en Emmendingen, sudokcidenta Germanio[1]) estas germana emerita profesoro pri Hindologio ĉe la Libera Universitato Berlino. Li estas ano de la akademio pri sciencoj kaj literaturo ĉe Majenco[2] kaj de la germana arkeologia instituto (Deutsches Archäologisches Institut). Ekde 1993 ĝis 2012 li estis direktisto de la instituto pri lingvoj kaj kulturoj de la suda Azio, kiu dissolviĝis en 2012 sekvante proponon de la estraro, post pli ol 150 jaroj da seninterrompaj studoj pri hindologio en Berlino. Liaj verkoj temas pri filologio, arĥeologio kaj kulturhistorio, kaj traktas ekskluzive klasikan Hindion, ekde sia antaŭhistorio ĝis la Guptoj.

Li opiniis, ke unu astrologia teksto (Javanaĝataka 79:15) datu la komencon de la epoko de la Kuŝanoj (foje nomataj «Kaniṣka»). Li kombinis tiun hipotezon kun la praktiko de la tiel-nomataj «faligitaj centoj» (germane weggelassenen Hunderter). Konsiderante ĉinajn kronikojn, li supozis ke la dato de la fondo devu esti la jaro 127.[3] Li asertis, ke la praktiko de la faligitaj centoj, starigita dum la Kuŝana epoko, daŭre estis uzita fare de la Guptoj.[4]

Verkoj kaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Quellen des Pañcatantra (Freiburger Beiträge zur Indologie). [Fontoj de la Pañcatantra (Frejburgaj kontribuoj al la hindologio)] 1978, ISBN 978-3447019569. (germane)
  • Bruderschaft und Würfelspiel: Untersuchungen zur Entwicklungsgeschichte des vedischen Opfers. [Frateco kaj ludo kun ĵetkuboj: enketoj pri la historio de la evoluo de la veda ofero.] 1986, ISBN 978-3925270000. (germane)
  • Schrift im alten Indien: Ein Forschungsbericht mit Anmerkungen. [Skribado en antikva Hindio: komentita esplorada raporto.] ScriptOralia, 1993, ISBN 978-3823342717. (germane)
  • The Kaniṣka era in Gupta records. [La Kaniŝka epoko en la Guptaj kronikoj] En: Silk Road Art and Archaeology. [Silka-vojaj arto kaj arĥelogio], volumo 10, 2004, paĝoj 167–176. (angle)
  • Aśokan Sites and Artefacts: A Source-Book with Bibliography. [Aŝokaj ejoj kaj artefaktoj: fontlibro kun bibliografio], Majenco 2006, ISBN 978-3805337120. (angle)
  • The tidal waves of Indian history. [La tajdaj ondoj de barata historio] En: Between the Empires: Society in India 300 BCE to 400 CE. [Inter la imperioj: socio en Hindio ekde 300 a.K.E. ĝis 400 n.e.], Oxford University Press, 2006.[5] (angle)
  • Foreign terms in Sanskrit. [Fremdaj terminoj en la sanskrita] En: The Idea of Writing: Play and Complexity. [La ideo pri skribado: ludo kaj komplekseco], Brill, 2010.[6] (angle)
  • Harisyenalekhapañcasika: Fifty Selected Papers on Indian Epigraphy and Chronology. [Harisyenalekhapañcasika: kvindek elektitaj artikoloj pri Hinda epigrafio kaj kronologio], 2014, ISBN 978-3944312040. (angle)
  • Kushan Histories. Literary Sources and Selected Papers from a Symposium at Berlin, December 5 to 7, 2013 (= Monographien zur indischen Archäologie, Kunst und Philologie. Band 23). Hempen, 2016, ISBN 978-3-9-443122-4-8; Neudruck Heidelberg Asian Studies Publishing, Hajdelbergo 2022, ISBN 978-3-948791-56-8 (DOI).

Retligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. www.adwmainz.de.
  2. Universitata profilo
  3. The yuga of Sphujiddhvaja and the era of the Kuṣāṇas. In: Silk Road Art and Archaeology. Band 7, 2001, S. 121–136.
  4. The Kaniṣka era in Gupta records. (La Kaniŝka epoko en la guptaj kronikoj.) En: Silk Road Art and Archaeology. (Silka-Vojaj arto kaj arĥeologio), volumo 10, 2004, paĝoj 167–176.
  5. Olivelle, Patrick. (2006) Between the Empires: Society in India 300 BCE to 400 CE (angle). Oxford University Press. ISBN 9780199775071.
  6. Voogt, Alexander J. de. (2010) The Idea of Writing: Play and Complexity (angle). BRILL. ISBN 900417446X.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Harry Falk en la germana Vikipedio.