Saltu al enhavo

Gyula Spett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Spett
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1851 (1851-07-03)
en Debrecen
Morto 12-an de septembro 1922 (1922-09-12) (71-jaraĝa)
en Oradea
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

SPETT Gyula (pro. ŝpett), Szentannai estis hungara romkatolika grandpreposto naskita en Debreceno la 3-an de julio 1851 kaj mortinta en Nagyvárad la 12-an de septembro 1922.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Spett finis teologion en Pázmáneum de Budapeŝto, oni ordinis pastro la 7-an de aŭgusto 1873. En 1875 li fariĝis notario de sankta seĝo, de 1886 parokestro en Gyoma, en 1900 dekano-parokestro en Endrőd, flankkononiko de episkopo Pál Szmrecsányi, abato de Dombó, papaa prelato. La 10-an de septembro 1922 li fariĝis grandpreposto, de antaŭ lia investado li mortis. Li donacis por konstruado de la 2-a romkatolika preĝejo en Debreceno duonmiliono da korono. En 1900 li iĝis ano de scienca kaj literatura sekcio de la Szent István Társulat, en 1915 de la 1-a sekcio de la Szent István Akadémia. Liaj plumnomoj: Szentannai Gyula, Szentannai (Spett) Gyula.

Fonto[redakti | redakti fonton]