Gyanógeregye
Etoso
Gyanógeregye [djanogeredje] estas malgranda unuigita vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szombathely. Ŝajnas, Gyanó estas praa hungara, Grde slava persona nomo.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- poŝtkodo: 9774
- telefonkodo: 94
- areo: 7 km²
- loĝantaro: 140
Geografio[redakti | redakti fonton]
Gyanógeregye situas sur ebenaĵo laŭ la flankovojo inter Szombathely kaj Rába, la fervojo estas ne tro for. Szombathely troviĝas 19, Körmend 22, Budapeŝto 203 km.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unuaj mencioj okazis pri Gyanó en 1233, pri Geregye (tiam Gerege) en 1329. En 1933 tiuj memstaraj vilaĝoj unuiĝis.
En Gyanógeregye migra poŝto servas.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- distancoj Arkivigite je 2016-08-08 per la retarkivo Wayback Machine