György Korompay
György Korompay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Krompecher György |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1905 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de septembro 1991 (86-jaraĝa) en Galyatető |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Familio | |
Patro | Ödön Krompecher |
Parencoj | Frigyes Schulek |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • instruisto |
György Korompay [djordj korompai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korompay György estis hungara arkitekto, urbanizisto, altlerneja instruisto, arkitekturhistoriisto. Lia origina familia nomo estis Krompecher ĝis 1941, lia patro estis Ödön Krompecher.
György Korompay[1] naskiĝis la 3-an de januaro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de septembro 1991 en Mátraszentimre (en ties ferieja loko Galyatető).
Biografio[redakti | redakti fonton]
György Korompay maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1928, pli poste li studis en Romo helpe de stipendio. Hejmenveninta li estis asistanto en la teknikuniversitato, kie li doktoriĝis en 1940. Post 2 jaroj lia instrua rango estis plialtigita. En 1944 li estis gvidanto de taĉmento el studentoj, kiuj sekvis la ordonon kaj rifuĝis al nazia Germanio, tamen al la okupita Danio. La grupo hejmenvenis en 1947 kaj daŭris la lernadon. Pro tiu ago li estis neglektita dum la socialismo. En 1952 li estis transmetita al ŝtata arkitektura entrepreno. Inter 1957 kaj 1975 li estis institutestro, poste li pensiuliĝis. Intertempe en 1967 li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn nur en 1957 kaj 1977.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A városi főterek kialakulása (disertaĵo, 1940)
- A Kárpát-medence középkori településformáinak kialakulásáról (1941)
- Veszprém városképi és műemléki vizsgálata (1954)
- A városépítészet esztétikai alapismeretei (1959)
- A városépítészet esztétikai vizsgálata - (disertaĵo, 1960/1964)
- Főterek kialakulása a késő feudalizmus korában (1965)
Elektitaj eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]
- A városrendezés korszerű kérdései (studenta lernolibro, 1942)
- Városépítéstan (studenta lernolibro, 1951)
- Községrendezési irányelvek - Módszertani tanulmány (studo, 1956/1957, 1958, 1961)
- Települések zöldterület-ellátása – Módszertani munkák (1966/1969)
- Településtervezési irányelvek és mutatószámok (Lakóterületek) – Módszertan és példatár 1971/1973)
- Kereskedelmi létesítmény-ellátás - Tervezési irányelv és mutatószámok (1977)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2019-06-27 per la retarkivo Wayback Machine