Guidó Hoepfner
Etoso
Guidó Hoepfner | |
---|---|
Guidó Hoepfner | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de aŭgusto 1868 en Szepesváralja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 26-an de februaro 1945 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 19/3-1-13 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Guidó Hoepfner, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Hoepfner Guidó Kornél estis hungara (kun germana radiko) arkitekto. Lia persona nomvarianto estis Quidó.
Guidó Hoepfner[1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1868 en Szepesváralja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Spišské Podhradie en Slovakio), li mortis la 26-an de februaro 1945 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Guidó Hoepfner akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1891. Post siaj studoj li havis postenon 5 jarojn en Hungaraj Ŝtafervojoj, poste li estis helpanta arkitekto apud Alajos Hauszmann. Post jaroj li plej ofte laboris kun Géza Györgyi (arkitekto), ili projektis ofte hotelojn. Li ricevis 3 premiojn inter 1906-1918.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]
- preĝejo Sankta Roĥo en Szabadka (1896)
- hotelo en Herkulesfürdő (1906)
- pluraj vilaoj kaj pluretaĝaj loĝdomoj en Budapeŝto
- propra vilao (Budapeŝto, 1931)