Groenlo (prononco) (malaltsakse: Grolle, malnovnederlande: Grol) estas urbo en la regiono Achterhoek en la nederlanda provinco Gelderland. Ĝis la 1-a de januaro 2005 ĝi estis memstara komunumo kaj ĝis la 19-a de majo 2006 Groenlo estis la oficiala nomo de la nova komunumo Oost Gelre. Je la 1-a de januaro 2007 Groenlo kune kun la vilaĝeto Zwolle havis 10.062 loĝantojn.