Grandaj urboj de Oceanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi artikolo estas aparta parto de grandurbo, kie pri ĝeneralaĵoj kaj pri la aliaj kontinentoj estas informoj.

Memoru, ke grandaj urboj konsistas el milionurboj, metropoloj (inter 1 miliono kaj 500mil) kaj grandurboj (inter 500mil kaj 100mil)!

Mapo de Aŭstralio
Panoramo de Aŭklando

Grandaj urboj de Oceanio laŭ landoj[redakti | redakti fonton]

Notoj:

  • Estas nur tri ŝtatoj, kie estas grandurboj.
  • Pri Indonezio vi trovos informojn ĉe la Azia ĉapitro, eĉ tiam, se tiu parto apartenas al Oceanio
  • Pri Havajo vi trovos informojn ĉe Amerika ĉapitro

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

Oni parolas pri pli grandaj urboj en Aŭstralio ekde la 19-a jarcento. Pli frue estis nur havenoj kaj urbetoj. Kiel la mapo prezentas, la pli grandaj urboj troviĝas laŭ la marbordo aŭ en ties proksimeco, nur unusola urbo estas en centro de la lando. Estas interese, ke la ĉefurbo Kanbero laŭvice estas nur la 7-a sur la listo. La 5 milionurboj estas Sidnejo, Melburno, Brisbano, Perto kaj Adelajdo. Metropoloj ne estas. Grandurboj estas Gold Coast, Kanbero, Novkastelo, Gosford, Wollongong, Geelong, Townsville kaj Hobarto (la lasta en insulo Tasmanio).

Nov-Zelando[redakti | redakti fonton]

Oni parolas pri pli grandaj urboj en Nov-Zelando ekde la 19-a jarcento. Ĝis 1989 oni deklaris grandurbon pli grandaj, ol 20mil loĝantoj. La suba listo jam konformas al la internacia statistiko.

Unusola milionurbo Aŭklando estas. Metropoloj ne estas. 5 grandurboj estas (laŭvice): Christchurch, Wellington, Hamilton, Tauranga kaj Dunedin.

Papuo-Nov-Gvineo[redakti | redakti fonton]

En Papulando la ĉefurbo Port-Moresbo estas grandurbo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.