Saltu al enhavo

Graflando an Dúin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Graflando an Dúin
irlande Contae an Dúin
FlagoBlazono
county of Northern Ireland, historic county of the United Kingdom [+]

LandoIrlando
ProvincoMunster

Supermara altecom [+]
Koordinatoj54° N, 6° U (mapo)54.36-5.94Koordinatoj: 54° N, 6° U (mapo)
ĈefurboDownpatrick
- koordinatoj54° N, 6° U (mapo)54.36-5.94Koordinatoj: 54° N, 6° U (mapo) [+]
Plej alta punktoSlieve Donard [+]

Akvokolektejo2 448 km² (244 800 ha) [+]
Areo2 465 km² (246 500 ha)

Loĝantaro454 000 (2006)
Denseco184,18 loĝ./km²
HorzonoUTC±00:00 [+]
PoŝtkodoBT [+]

Graflando an Dúin (Tero)
Graflando an Dúin (Tero)

Graflando an Dúin (Irlando)
Graflando an Dúin (Irlando)
DEC

Map
Graflando an Dúin

Vikimedia Komunejo:  County Down [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Graflando an Dúin (angle Down) estas unu el ses historiaj graflandoj de Nordirlando.

Laŭ la stato de 2011 en la regiono vivis 531 665 loĝantoj sur areo de 2 448 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 217 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

La graflando situas inter la golfo Carlingford Lough, la rivero Bann, la golfo Belfast Lough kaj la Irlanda maro. La pejzaĝo estas formita de la lasta glaciepoko. Relative altaj montoj ekzistas en la sudo de la graflando nome en montaro Mourne kaj en la mezo de la graflando nome en Clieve Croob.

Historio[redakti | redakti fonton]

La graflando havas longan historion. Oftas megalitaj konstruaĵoj, kiuj parte ĝis hodiaŭ estas viziteblaj. La historia batalo de Mag Ráth (Moira en la graflando an Dúin) en la jaro 637 konserviĝis en mita formo en la rakonto Cath Maige Rátha en la verko Leabhar BuidhDe Lecain („La flava libro de Lecan“).

Al la graflando apartenas ankaŭ la malgranda vilaĝo Millisle. Tie la bieno Millisle Farm de majo 1938 ĝis sia fermo en la jaro 1948 estis la nova hejmo de ĉ. 300 judaj infanoj kaj junuloj el Germanujo. Ili estis savitaj de la nazioj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

25 % de la agrikulture uzebla areo estas uzata por agrikulturo (sekalo, terpomoj, legomo), 75 % por bestobredado (bovoj, porkoj, birdoj, ŝafoj). Laŭlonge de la marbordo la homoj faras fiŝkaptadon. Tie ankaŭ situas fama kaj grava marbanejoj.

En la ĉirkaŭo de Belfasto estas industrio. La plej gravaj branĉoj estas maŝinkonstruado, elektro- kaj komputil- respektive tekstila industrio.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

portaltombo Goward kun tipa ŝtonego.