Saltu al enhavo

Glenn Corbett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glenn Corbett
Persona informo
Naskonomo Glenn Edwin Rothenburg
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1933 (1933-08-17)
en El Monte, Kalifornio
Morto 16-an de januaro 1993 (1993-01-16) (59-jaraĝa)
en San Antonio, Teksaso
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pulma kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Fort Sam Houston National Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Occidental College (en) Traduki
Glendale Community College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo televida aktoro
filmaktoro
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1959–1993 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Glenn CORBETT estas artistnomo de Glenn Edwin Rothenburg (1933 – 1993), nome usona aktoro.

Li militservis ĉe usona mararmeo kaj diplomiĝis ĉe Occidental College.

Corbett komencis sian karieron en televido per The Bigelow Theatre en 1951 kaj en kino per The Crimson Kimono (1959).

Dum 1960-aj jaroj li aktoris en kinfilmoj Man on a String, The Mountain Road, All the Young Men, The Pirates of Blood River ktp. krom en televidserioj kiel It's a Man's World, Route 66 (televidserio), The Man from U.N.C.L.E., The Virginian, The Road West, Star Trek kaj Land of the Giants.

En 1970-a jardeko li aperis en kino per filmoj kiel Chisum, Big Jake, Midway kaj en televido per serioj Bonanza, Alias Smith and Jones, Cannon, Gunsmoke, The Manhunter, Police Woman, Petrocelli, Police Story, The Doctors, Barnaby Jones, kaj aliaj.

Dum 1980-aj kaj 1990-aj jaroj Corbett aktoris en televidaĵoj kiel Fantasy Island, The Fall Guy, Manimal kaj Dallas. Lia lasta laboro estis en kinfilmo Shadow Force en 1992.