Saltu al enhavo

Giovanni Visconti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Visconti
Ĉefepiskopo de Milano
Persona informo
Naskiĝo 1290
en Milano
Morto 5-an de oktobro 1354 (1354-10-05)
en Milano
Tombo Katedralo de Milano Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Signoria of Milan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Visconti vd
Patro Mateo la 1-a Visconti Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Bonacossa Borri (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Galeazzo la 1-a Visconti, Stefano Visconti, Marco I Visconti (en) Traduki kaj Luchino Visconti Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata vd
Episkopo de Novara
Dum 1331–
Senjoro de Milano
Dum 1339–1354
Ĉefepiskopo de Milano
Dum 1342–1354
Doĝo de Ĝenovo
Dum 1353–1354
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giovanni VISCONTI (naskiĝis en Milano, 1290 - mortis en Milano, en la 5-a de oktobro 1354) estis Senjoro de Milano kaj Pavio. Li estis filo de Mateo la 1-a Visconti kaj Bonacosa Borri (1254-1321)[1] kaj frato de Stefano Visconti. Li fariĝis milita komandanto batalante kontraŭ Florencon, kaj uzis perforton por kapti kaj konservi aliajn urbojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Giovanni Visconti elektiĝis kiel ĉefepiskopo de la Kapitolo de Milano en 1317, tamen, la papo Johano la 22-a rifuzis la konfirmon de lia elektiĝo, kaj altrude sugestis la nomon de Aikardus el Comodeia al tiu posteno.

En 1323, Giovanni ekskomunikiĝis kaj akuziĝis pri herezo, tamen la kontraŭpapo Nikolao la 5-a lin apogis kaj lin nomumis kardinalo en 1329.

En 1331 Giovanni fariĝis episkopo kaj Senjoro de Novara, kaj okaze de la morto de Aikardo, li triumfe reiris al Milano, kie li prenis la povon kune kun sia frato Luchino Visconti, en 1341, ĉar ili aĉetis la titolon de la papo je la kosto de 500 mil florenoj. En 1342, la papo Klemento la 6-a konfirmis per speciala buleo lian episkopan titolon. En 1353, Giovanni estis ankaŭ nomumita Duko de Ĝenovo. Post unu jaro la povo de la familio Visconti etendiĝis al Bolonjo kaj Novara.

Kiam li mortis, en 1354, la milana ŝtato dividiĝis inter la tri filoj de Stefano Visconti: Mateo, Galeazzo kaj Bernabò, kiuj jam estis ligitaj kun la regado de Giovanni kiel Senjoro de Milano okaze de la morto de Luchino, lia alia frato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj