Gerhard Gundermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerhard Gundermann
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1955 (1955-02-21)
en Vajmaro
Morto 21-an de junio 1998 (1998-06-21) (43-jaraĝa)
en Spreetal
Tombo Hoyerswerda
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Demokratia RespublikoGermanio
Okupo
Okupo Liedermacher • gitaristo
TTT
Retejo http://www.gundi.de
vdr
Gerhard Gundermann en 1989

Gerhard Rüdiger Gundermann - naskiĝis la 21-an de februaro 1955 en Weimar, GDR; mortis la 21-an de junio 1998 en Spreetal, Germanio - estis germanlingva kantaŭtoro kaj rokmuzikisto.

Antaŭ la reunuiĝo de la du germaniaj ŝtatoj en 1990, Gerhard Gunderman precipe kantis pri la luzacia lignita regiono kaj donis publikan voĉon al la tie vivantaj homoj. Liaj tekstoj en GDR ofte malsamopinie diskutiĝis, ĉar ili kritike temigis la ĉiutagajn problemojn de la regionaj homoj kaj la mediomalpurigon kaj fortan mediosanĝon per la lignitominado. Post la germania reunuiĝo li ankoraŭ pli akcentis la temojn mediprotekto kaj socia evoluo en la orienta parto de Germanio. Kvankam plej malfrue ekde 1990 li povintus vivi kiel profesia muzikisto, li ĝis la fermo de sia subĉiela minejo en 1997 laboris kiel lignitomina fosmaŝinisto. Sekve li energie komencis lerni la metion de ĉarpentiston, sed pro sia subita morto ne sukcesis eklabori en la dua profesio. Lia ideo estis kiel kantisto nepre ne esti ekonomie dependa de iuj financantoj, kaj tial nepre ne esti profesia kantisto, sed salajrata laboristo. Sed pro la duobla profesia vivo li tre streĉadis sian korpon, ofte tute malsufiĉe dormis post kantaj koncertoj kaj antaŭ la sekva laborista skipo, kaj probable tiu streĉo kontribuis al la frua morto en aĝo de nur 43 jaroj. En 1995 konatiĝis, ke li estis informanto de la GDR-a interna sekreta servo Stasi. Li esprimis sian honton ke li ne pli frue publikigis sian agadon por la sekreta servo, kaj konfirmis la informon. Tiu fakto tamen ne malplipopularigis lin: liaj ofte melankoliaj kanzonoj daŭre al multaj aŭskultantoj impresas aparte aŭtentaj kaj personaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]