Georges Eugène Haussmann
Georges Eugène Haussmann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de marto 1809 en Parizo | ||||
Morto | 11-an de januaro 1891 (81-jaraĝa) en Parizo | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | ||||
Religio | Protestant vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Liceo Henri-IV • Lycée Condorcet • Konservatorio de Parizo vd | ||||
Partio | Bonapartismo vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Louise Octavie de Laharpe vd | ||||
Infanoj | Valentine Haussmann vd | ||||
Parencoj | Georges Frédéric Dentzel • Nicolas Haussmann • Clément de Laharpe vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • oficisto • arkitekto • urbanizisto vd | ||||
Laborkampo | Haussmann's renovation of Paris vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Georges Eugène HAUSSMANN [ʒɔʁʒ øʒɛn osman] (naskiĝis la 27-an de marto 1809 en Parizo, mortis la 11-an de januaro 1891 en Parizo), plejofte nomita la barono Haussmann, estis la prefekto de la departemento Seine ekde la 23-a de junio 1853 ĝis la 5-a de januaro 1870. Pro tio, li estis la ĉefa responsulo de la granda renovigo de Parizo dum la Dua Franca Imperio.
Li estis la nepo de deputito kaj la filo de militista vokto de Napoleono la 1-a. Li studadis en la Liceo Henri-IV, kaj sekve en la liceo Condorcet. Li intencis studadi juron, sed estis ankaŭ sperta muzikisto.
Unue subprefekto de Nérac, li fariĝis prefekto de la departemento Var en 1849, kaj sekve de Yonne en 1850. Li estis prezentita antaŭ Napoleono la 3-a far Victor de Persigny (ministro pri internaj aferoj) kaj povis do fariĝi prefekto de Seine en 1853: li tiel estis la posteulo de Rambuteau.