Geologio de Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La geologio de Argentino priskribas la komponon kaj la historion de la formado kaj disvolvigo de la geologiaj regionoj kiuj hodiaŭ estas Argentino. Inter la geologiaj unuoj argentinaj elstaras la sistemo Andoj okcidente, tektone aktiva, kaj la zono orienta, pli stabila, komponita de antaŭkambriaj tavoloj de la Patagonia Masivo sude kaj la Brazila Masivo aŭ Ŝildo norde kaj, apogita sur tiu, la Ĉakopampa Ebenaĵo, formita de la akumulado en ĵusaj geologiaj epokoj fare de sedimentoj ĉu maraj ĉu vulkanaj.

Kompono[redakti | redakti fonton]

Argentino estas formita de la samaj unuoj tektonaj bazaj de la resto de Sudameriko.

La Andoj etendiĝas de nordo al sudo en la zono okcidenta, paralele al la marbordo de la Pacifiko; originita dum la Kenozoiko, kaj ĝi karakterizas per altaj areoj kaj intensa vulkana kaj tertrema aktivado.[1]

La orienta parto de la lando apogiĝas sur du antikvaj blokoj kiuj kuniĝas ĉe la Rivero Colorado: nome la Patagonia Altebenaĵo, sude, estas formita de altebenaĵoj ŝtupecaj orientaj al oriento, kovritaj de ŝtono aŭ eolaj kuŝejoj. La bordoj estas formataj de ravinoj, markitaj de disniveloj de ĝis 200 m. La riveraj valoj fluas de okcidento al oriento; tiu ŝildo pluas al la Atlantiko, kio okazigas la kontinentbreton el kiu elstaras la Malvinoj.[2] La Brazila Masivo konstituas la bazon de la nordo de la lando; ĝi troviĝas plejparte kovrita de sedimentoj escepte ĉe kelkaj elstaraĵoj en la Pampecaj Montaroj, Punao, Sistemo Tandilia kaj Insulo Martín García.[3]

Fine, la sedimentbasenoj de ĵusa formado estas reprezentataj de la Ĉakopampa Ebenaĵo, kiu etendiĝas ekde la bazo de Andoj al la Atlantiko kaj enhavas la ebenaĵojn de Ĉako, Pampo kaj Argentina Mezopotamio. La baseno de la rivero Paragvajo okupas la orientan pinton. La okcidenta kaj centra zonoj estas direktitaj al basenoj de la riveroj devenaj el Andoj. En la sudo, la malmulta deklivo de la reliefo kaj la argileca grundo originas zonon tre inundeblan.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.lateinamerika-studien.at/content/natur/naturesp/natur-172.html Arkivigite je 2014-03-23 per la retarkivo Wayback Machine Configuración geológica de Sudamérica, Espacios naturales de Latinoamérica: Desde la Tierra del Fuego hasta el Caribe, Borsdorf, Alex; Dávila, Carlos; Hoffert, Hannes; kaj Tinoco Rangel, Carmen Isabel, alirita la 4an de februaro de 2012.
  2. 2,0 2,1 http://www.ulpgc.es/descargadirecta.php?codigo_archivo=7913 Unidad didáctica 1: El territorio latinoamericano, Universidad de las Palmas de Gran Canaria, PDF, alirita la 3an de februaro de 2012.
  3. http://www.portalplanetasedna.com.ar/relieve3.htm Historia Geológica de la Argentina, alirita la 4an de februaro de 2012

Bibliografio[redakti | redakti fonton]