Frederick Dickens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederick Dickens
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1820 (1820-07-04)
en Londono
Morto 20-an de oktobro 1868 (1868-10-20) (48-jaraĝa)
en Darlington
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro John Dickens
Patrino Elizabeth Dickens
Frat(in)oj Charles Dickens • Alfred Lamert Dickens • Augustus Dickens
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Frederick William DICKENS (4a de julio 1820 – 20a de oktobro 1868[1]) estis filo de John kaj Elizabeth Dickens kaj estis la plej juna frato de Charles Dickens, kiu loĝis kun Charles kiam li translokiĝis al Furnival's Inn en 1834. Li estis inspiro por du diferencaj roluloj nome Fred en la libroj de lia frato: nome la gaja nevo de Ebenezer Scrooge en A Christmas Carol kaj la diboĉema frato de Little Nell en The Old Curiosity Shop.[2]

Kiam Charles kaj Catherine Dickens vizitis Usonon en 1842, Fred Dickens restis en Londono kaj zorgis pri siaj junaj genevoj. Charles Dickens ankaŭ helpis Fred trovi laborpostenon, unue ĉe publikigisto kaj poste en 1839 kiel funkciulo de la Brita Trezoro.[3]

Poste la vivo apartigis ilin, dum Fred ĉiam deziris profiti esti frato de Charles por vivteni sian diboĉemon. Frederick estis enprizonigita pro ŝuldoj, same kiel okazis al lia patro. En siaj lastaj jaroj li estis malriĉa kaj alkoholigita.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dickens Fellowship. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2019-09-14.
  2. Peter Ackroyd, 'Dickens', Publikigita de Sinclair-Stevenson (1990) p. 266.
  3. [1] Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine The Dickens Fellowship North East England Branch Newsletter Volume 13a de junio 2007