Francesc Poblet i Feijoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Francesc Poblet i Feijoo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1959 (1959-11-30) (64-jaraĝa)
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Francesc POBLET i FEIJOO (Barcelono, 1960) estas historiisto kaj kunredaktoro de la katalunlingva revuo Lletres. Magistro pri Historio kaj pri Socia kaj Kultura Antropologio kaj membro de la Konsilio de la Departemento pri Nuntempa Historio de la Universitato de Barcelono. Fakulo pri la nuntempa historio de Katalunio, li publikigis librojn kiel Els bombardeigs a Barcelona durant la Guerra Civil (Eld. Ajuntament de Barcelona) kaj Nacionalistes d’Esquerra (Eld. Fundació Josep Irla). Li estis membro de la redakcio de la verkoj La Guerra Civil a Catalunya kaj El Franquisme a Catalunya (12 volumoj, Edicions 62) kaj direktoro de la librokolekto Quaderns de Barcelona. Memòria històrica.

Li publikigis diversajn artikolojn pri la historio de la kataluna Esperanto-movado en la revuoj Esquerra Nacional, Catalunya, Sàpiens kaj Kataluna Esperantisto kaj en la ĵurnalo Avui. En 2004 li publikigis dulingvan libron pri la historio de la kataluna Esperanto-movado ĝis 1908 kaj en 2008 daŭrigon ĝis la unua mondmilito. En 2010 li redaktis kun Hèctor Alòs i Font artikolaron pri la historio de Esperanto en la Katalunaj Landoj ĝis 1940.

Verkoj pri Esperanto[redakti | redakti fonton]