Florent Couao-Zotti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Florent Couao-Zotti
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1964 (1964-01-01) (60-jaraĝa)
en Benino
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Benino vd
Profesio
Okupo romanisto • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Florent Couao-Zotti (naskiĝis en 1964 en Pobé, Respubliko de Dahomey) estas aŭtoro de Benino kaj en multaj afrikaj landoj. Li verkas komiksojn, teatraĵojn kaj rakontojn. Li loĝas en Kotonuo, kie li instruas literaturon en lernejo.

Couao-Zotti studis literaturon en la Nacia Universitato de Benino kaj laboris kiel trejnisto kaj kultura entreprenisto en Kinŝaso kaj Angoulême (Francio). Ekde tiam, li praktikis ĵurnalismon kiel kultura kolumnisto kaj redaktoro de satiraj revuoj.

Depost 2019 Florent Couao-Zott estas Teknika Konsilisto de la Ministerio pri Turismo, Kulturo kaj Arto[1].

Ekde 2002, Florent Couao-Zotti sin dediĉis tute al verkado, verkante diversajn literaturajn ĝenrojn (romanojn, mallongajn rakontojn, teatraĵojn) sed ankaŭ komiksojn, televidajn seriojn kaj filmetojn. Unu el siaj plej popularaj verkoj estas Les Fantômes du Brésil (La fantomoj de Brazilo), ia afrikanida Romeo kaj Julieto.

La libroj de Florent Couao-Zotti estas tradukitaj al kvin lingvoj (japana, itala, kataluna, germana, angla), kaj ricevis plurajn premiojn, inkluzive de la Premio Tchicaya U Tams'i (1996). En 1996, li gajnis la 1-an afrikan premion pri infanliteraturo kun Un enfant dans la guerre (Eld. Haho, 1998) okaze de konkurso organizita de la Agence de la Francophonie (Franclingvio). Ĉi tiu romano estis reeldonita en 2001 sub la titolo de Charly en guerre (Charly militas) ĉe eldonejo Dapper.

Afrikanido[redakti | redakti fonton]

Laŭ Couao-Zott, mallonga rakonto plej taŭgas por la afrika kontinento, kie verkado ne estas grava parto de kulturo. La celo de liaj skribaĵoj ankaŭ estas detrui persistajn ideoj, kiuj estas ligitaj al Afriko kaj ofte ŝatataj en literaturo.

En sia kolekto de rakontoj, L’homme dit fou et la mauvaise foi des hommes Florent malproksimigas la leganton de la ĝeneralaj kliŝoj pri Afriko kaj kunprenas lin al la foraj regionoj de la okcidentafrika urbo, kie estas suspektindaj homoj alkroĉitaj al materialismo kaj malriĉeco.

Abdourahman A. Waber skribis: "Se oni trovus unu komunan temon por siaj dek mallongaj rakontoj, ĝi estus la strato, ĝia degenerado kaj danĝeroj, ĝia malespero kaj malbeleco." Ĉi tiu speco de socia enradikiĝo ekscitas la imagon de Couao-Zot, kiu malkaŝas la internan mondon de sub-homa loĝantaro, homoj loĝantaj en lokoj ne rekomendindaj al turistoj. Laŭ iuj, li rampas en la mizeron kaj portretadas "getojn de abomeno".

Couao-Zotti invitas al malkomforta literatura vojaĝo for de ordinaraj stereotipoj, kaj engaĝiĝas en socio kies marĝenigitaj homoj ofertas al li senfinan materialon por verki. Tiusence, Couao-Zotti renovigas la tradician privilegion de la aŭtoro, nome esti atestanto[2].

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

"Ni heredis la francan lingvon." Mia plezuro estas formi ĝin ĝis ĝi kriegas ĉion el mi. Ĉi tiu koktela lingvo estas devo kaj ankaŭ grandega defio " "Mi prenas mian spegulon kaj ĉirkaŭrigardas ĉi tiun diversecon de viroj, virinoj kaj infanoj, rigardas kiel ili vivas, luktas, amas kaj mortas, kaj skribas pri ilia vagado"[2].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Couao-Zotti posedas kinematografiajn kvalitojn, neologismojn, gramatikajn aŭdacojn kaj vortludojn[3].

  • Ce Soleil où j'ai toujours soif (dramo), 1995, Eld. L'Harmattan, 978-2-7384-2734-2
  • Notre pain de chaque jour (teatraĵo), 1998, Le Serpent à plumes, Parizo. 978-2-84261-042-5
  • L'homme dit fou et la mauvaise foi des hommes (noveloj), 2000, Le Serpent à plumes, Parizo. 978-2-84261-204-7
  • Notre pain de chaque nuit (romano), 2000, J'ai lu, Parizo. 978-2-290-30242-2
  • Charly en guerre (junulara romano), 2000, Eld. Dapper, 2001. 978-2-906067-69-1
  • La maladie de mal-Espérance (teatraĵo), 2001, 978-2-7475-0578-9
  • Smal hell in Street Corners, (mallonga rakonto pri malsaĝuloj, ŝtelistoj kaj aliaj revantoj), 2001, Weaver Press, Harare.
  • La sirène qui embrassait les étoiles, 2003, L'œil, Parizo. 978-2-912415-63-9
  • Le collectionneur de vierges, 2004, Eld. Ndzé. 978-2-911464-20-1
  • Le Cantique des canibales, 2004, Le Serpent à plumes, Parizo. 978-2-84261-485-0
  • Retour de tombe, 2004, Eld. Joca Seria. 978-2-84809-025-2
  • Les Fantômes du Brésil, 2006, Eld. UBU, 978-2-35197-002-7
  • Poulet-bicyclette et Cie, Eld. Gallimard, 2008 (ISBN 978-2070120918).
  • Si la cour du mouton est sale, ce n'est pas au cochon de le dire, Le Serpent à plumes, 2010 (ISBN 978-2-268-06890-9) (premio Ahmadou-Kourouma).
  • La Traque de la Musaraigne, Marseille, Jigal, 2014.
  • Western tchoukoutou, Gallimard, 2018 (ISBN 978-2-07-278006-6).
  • Comment tuer dix fois un criminel…, Lomé (Togo), Continents, 2024[4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parte bazita sur la samtitola artikolo en la finna vikipedio, listo de aŭtoroj kaj la franca vikipedioj, listo de aŭtoroj.

  1. (fr) Angèle M. Bénin, Florent Couao-Zotti nommé au ministère du Tourisme, de la Culture et des Arts Benin Web TV, la 11-an de decembro 2019, alirite la 26-an de januaro 2020.
  2. 2,0 2,1 (en) Florent Couao-Zotti, 20th Time of the Writer Arkivigite je 2019-03-27 per la retarkivo Wayback Machine, Centre for Creative Arts, University of KwaZulu-Natal, 2003.
  3. (fr) Abdourahman A. Waberi, en: Le Monde diplomatique, marto 2001.
  4. (fr) Kidi Bebey, Entre ombre et lumière, les nouvelles cocasses et tragiques Florent Couao-ZottiLe Monde, 21-an aprilo 2024, alirite la 21-an aprilo 2024.