Floortje Dessing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Floortje Dessing

Floortje Dessing dum la Eŭropa premiero de la Cirque du Soleil en Amsterdamo (oktobro 2010)
Persona informo
Naskiĝo 31-a de aŭgusto 1970
en Heemstede, Noord-Holland, Nederlando
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Utrecht School of the Arts
Familio
Frat(in)o Johan Dessing
Okupo
Okupo televida prezentisto • verkistoprezentisto • radio-prezentisto
Verkoj RTL Travel
vdr

Floortje 'Flora' Dessing (naskiĝis la 31-an de aŭgusto, 1970 en Heemstede) estas nederlanda radio- kaj televido prezentistino, produktorino kaj vojaĝada verkistino, plej bone konata pro ŝiaj diversaj vojaĝadaj televidaj programoj.

Ekde 1995 Dessing vizitis pli ol 120 landojn en televidaj programoj, kiuj estis plejparte faritaj de ŝia propra produktada firmao, kiel Arrivals (Alvenoj), Yorin Travel (Yorin vojaĝado), RTL Travel (RTL vojaĝado) kaj 3 op reis (3 vojaĝante), por nombro da nederlandaj televidaj elsendistoj.

Norda Koreio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Dessing kaj sia skipo veturis tra Norda Koreio, estanta tiam la dua skipo en historio al kiu oni permesis filmi vojaĝadan televidraportaĵon en tiu lando. Ŝi ankaŭ verkis plurajn vojaĝadajn gvidibrojn.

Justa komerco kaj la medio[redakti | redakti fonton]

Dessing estas vegetarianino kaj havas du butikojn, en kiuj oni vendas medioprotekte produktitan vestaĵon de justa komerco[1][2]

Ekde 2009 Dessing estis subtenanto de la Greenpeace klimata kampanjo 'Vi Turnas la Teron.' Ŝi ŝatas veturi en pli medioprotektaj manieroj, ekzemple ŝi pli ofte uzas publikan transportadon ol antaŭe. Dessing uzas siajn vojaĝadojn por altigi la konscion pri la senŝirmeco de la tero kaj emfazi la gravecon de bona prizorgo de ĝi.

Dessing ankaŭ aktivas kiel ambasadorino de la Internacia Ruĝa Kruco kaj de la nederlanda Max Havelaar fondaĵo por justa komerco.

Sanstato[redakti | redakti fonton]

En 2012 Dessing malsaniĝis pro dengo kaj ŝia dekstra reno ne plu bone funkciis. En oktobro 2012 ŝi trapasis renoperacion.[3][4] En aŭgusto 2014 ŝi diskonigis tuj ĉesi per la prezentado de la programo 3 op reis post ekhavo de nova virusinfekto. Pliposte ŝi povis rekomenci la filmadon, en januaro 2015 komenciĝis nova sezono de "Floortje al la fino de la mondo.[5] En la unua epizodo ŝi emocie indikis ĝoji ke ŝi denove povis vojaĝi.

Premio[redakti | redakti fonton]

En majo 2014 ŝi gajnis la BVN-premion por la programo "Floortje al la fino de la mondo".

Libraro[redakti | redakti fonton]

  • 2004 - 100 Wereldplekken die je gezien moet hebben (100 mondlokoj videndaj)
  • 2007 - 25 wereldroutes die je gedaan moet hebben (25 monditineroj farendaj)
  • 2008 - De favoriete plekken van Floortje Dessing (La favorataj lokoj de Floortje Dessing)
  • 2010 - 365 dagen onderweg (365 tagojn survoje)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Verkiezing van de meest sexy vegetariër 2007 (Vrouwen): Nominaties vrouwen 2007 (Dutch). Wakker Dier (2007). Arkivita el la originalo je 2008-02-16. Alirita 2008-06-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-02-16. Alirita 2015-07-07.
  2. Floortje Dessing van RTL naar Omroep LLINK (Dutch). medianieuwtjes.nl (2007-06-15). Alirita 2008-06-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-24. Alirita 2015-07-07.
  3. Nieroperatie voor Floortje Dessing RTL Boulevard, 20 september 2012
  4. Floortje Dessing zit ziek thuis NU.nl, 20 september 2012
  5. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]