Flago de Utaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Utaho
Flago de Utaho
Flago de Utaho
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo Blua flago kun la ŝtata sigelo
Oficialigo 2024
vdr

La flago de Utaho (subŝtato en Usono) estis aprobita en 1913 kaj konsistas el la subŝatat sigelo ĉirkaŭata de orkolora cirklo sur mara malhelblua fono.

La blankkapa maraglo (Haliaeetus leucocephalus), la nacia birdo de Usono, reprezentas la protekton de Usono. La sagoj ĉe la ungegoj de la aglo reprezentas la kuraĝon en la milito. La Sego-lilio (Calochortus nuttallii), la ŝtata floro de Utaho, estas pac-simbolo. La vorto "industrio" reprezentas progreson, pezan laboron, samkiel la abelujo, tradicia simbolo de la mormonoj. Krucitaj flagoj de la Unio montras la subtenon kaj devontigon de Utaho al Usono. La nomo, Utaho, aperas sub la abelujo. La dato 1847 rememorigas la jaron kiam Brigham Young gvidis la unuajn mormonojn en la ŝtaton. 1896 reprezentas la jaron kiam Utaho estis akceptita en la sino de la Unio. La ora cirklo ĉirkaŭ la ŝatata sigelo reprezentas la eternan ordon. La ŝildo sub la aglo reprezentas la reciprokan defendon.

La dizajno de la sigelo estis aprobita en 1850 de la Utaha Teritorio kaj modifita de la artisto Harry Edwards kiam Utaho iĝis usona ŝtato en 1896.