Ferenc Forgách (episkopo)
Ferenc Forgách | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ferenc Forgách
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | hungare Forgách Ferenc | ||||
Naskiĝo | 1530 en Buda | ||||
Morto | 19-an de januaro 1577 en Padovo | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd | ||||
Familio | |||||
Familio | Forgách | ||||
Patro | Zsigmond Forgách de Ghymes de Gács (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto katolika episkopo politikisto vd | ||||
| |||||
Episkopo de Várad | |||||
Dum | 1566– | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grafo Ferenc FORGÁCH [forga:ĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgách Ferenc estis hungara episkopo, kanceliero, kanoniko, preposto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ghymesi kaj gácsi, lia frato estis Imre Forgách.
Ferenc Forgách [1] naskiĝis en 1530? en Buda. Li mortis la 19-an de januaro 1577 en Italio en Padovo.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ferenc Forgách lernis, eĉ doktoriĝis en Padovo. Hejmenveninta li tuj iĝis kanoniko en Eger. En 1566 li estis simbola episkopo de Várad. Tiutempe li strebis por konstata batalado kontraŭ la turkoj. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
En 1569 li forlasis la Habsburgojn kaj vojaĝis al Transilvanio, kie post 2 jaroj li estis elektita kanceliero. Baldaŭe li ricevis diplomatiajn taskojn en Krakovo. En 1575 li vojaĝis al Padovo por resaniĝi, kie li mortis.
Liaj elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- ’’Oratio in funere Augustiss. Potentis. Felicis. Pacifici, Pientiss…’’ (1565)
- ’’Zigethi, Hungariae claustri praestantissimi vera Descriptio et Obsidionis Epitome…’’ (1587)
- ’’Francisci Forgachii de Ghymes Pannonii…’’ (1788)