Felsőszentiván
Etoso
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
Felsőszentiván (felŝOsentivAn) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Baja. La nomo signifas supra-Sankta-Ivano.
- Areo: 54 km²
- Loĝantaro: 2000
- Poŝtkodo: 6447
- Telefonprefikso: 79
Situo[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Baja-Szeged. Baja troviĝas 18 km-ojn for.
Historio[redakti | redakti fonton]
La nomo aperis unuafoje en 1198. Dum la turkoj la vilaĝo pluvivis. Poste ankaŭ tie farmoj formiĝis, sed ili nuntempe jam malaperis. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon kaj kun la regiono formiĝis respubliko.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, socialaj servoj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- 7 ŝtonokrucoj
- statuo de Johano la Baptisto
- statuo de Johano Nepomuka
- fiŝolagoj
- ventomuelejo