Saltu al enhavo

Felix Locher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felix Locher
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1882 (1882-07-16)
en Berno
Morto 13-an de marto 1969 (1969-03-13) (86-jaraĝa)
Tombo Forest Lawn Memorial Park (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Jon Hall (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Felix Maurice LOCHER, (1882- 1969) estis svisa aktoro kaj inventisto. Li estis patro de aktoro Jon Hall.

Felix Locher estis inventisto, kiu posedis pli ol 100 aŭtorrajtojn kaj patentojn rilate al sistemo pri analizo de datumoj uzebla de asekuraj kompanioj.

Li komencis malfrue sian aktoran karieron en 1957 per kinfilmo Hell Ship Mutiny kaj televidaĵo Letter to Loretta. Li daŭrigis ĝin per kinfilmoj kiel Frankenstein's Daughter, Thunder in the Sun, California, House of the Damned, The Greatest Story Ever Told, Made in Paris, krom televidserioj Have Gun - Will Travel, Wagon Train, The Twilight Zone, The Man from U.N.C.L.E., Combat!, I Dream of Jeannie, The Munsters, Mission: Impossible, Star Trek, Gunsmoke, Love, American Style ktp.