Saltu al enhavo

Felgueiras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felgueiras
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 58 065  (2011) [+]
Loĝdenso 502 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 8° 12′ U (mapo)41.366667-8.2 [+]
Areo 115,74 km² (11 574 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Felgueiras (Portugalio)
Felgueiras (Portugalio)
DEC
Situo de Felgueiras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Felgueiras [+]
vdr

Felgueiras estas portugala urbo kaj municipo en la distrikto Porto, Norda regiono kaj subregiono Tâmega e Sousa, kun ĉirkaŭ 9 500 enloĝantoj.

Ĝi estas sidejo de municipo kun 115,62 km² kaj 55 855 enloĝantoj (2021), subdividita en 20 fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Fafe, nordoriente de Celorico de Basto, sudoriente de Amarante, sudokcidente kun Lousada kaj nordokcidente kun Vizela kaj Guimarães.

Estas du urboj en la municipo, nome la jenaj: Felgueiras kaj Lixa.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

La municipo Felgueiras havas la jenajn fregeziojn:

  • Aião
  • Airães
  • Friande
  • Idães
  • Jugueiros
  • Macieira da Lixa e Caramos
  • Margaride (Santa Eulália), Várzea, Lagares, Varziela e Moure (urbo Felgueiras)
  • Pedreira, Rande e Sernande
  • Penacova
  • Pinheiro
  • Pombeiro de Ribavizela
  • Refontoura
  • Regilde
  • Revinhade
  • Sendim
  • Torrados e Sousa
  • Unhão e Lordelo
  • Vila Cova da Lixa e Borba de Godim
  • Vila Fria e Vizela (São Jorge)
  • Vila Verde e Santão

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua historia referenco al Felgueiras datiĝas de 959, en la testamento de Mumadona Dias, kiam ĝi estis citita por identigi la urbeton Moure (Felgueiras): "In Felgaria Rubeans villa de Mauri". La loknomo "Felgueiras" deriviĝas de la termino felgaria, kiu signifas terenon kovritan de filikoj kiu, se sekiĝintaj, ruĝiĝas (rubeans), dum kelkaj fakuloj asertas, ke la determinativo rubeans aludas al fakto ke la loko suferis incendion.

Monaĥejo de Pombeiro.

La municipo formas parton de la Vojo de Romaniko de la Valo de Sousa.

Estas historiistoj kiuj asertas, ke Felgueiras ricevis foruon de la grafo D. Henrique. Sed fakte oni konas nur la foruon de D. Manuelo la 1-a la 15an de Oktobro 1514. Jam en 1220, la teritorio de Felgueiras havis 20 paroĥojn (konatajn nuntempe kiel fregezioj) kaj kelkajn monaĥejojn kaj preĝejojn; unu el la plej bone konataj monaĥejoj de la municipo Felgueiras estas la Monaĥejo de Pombeiro aŭ de Santa Maria de Pombeiro, deklarita Nacia Monumento per la Dekreto 16-06-1910, DG 136 de 23a de Junio 1910. En 1855, estante transformita en komarko, Felgueiras ricevis dek du pliajn fregeziojn.

En la 13a de Julio 1990, la urbeto Felgueiras estis altigita al la kategorio de "cidade" (urbo).

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Santa Maria de Airães
  • Domo de Simães
  • Romia vilao de Sendim
  • Preĝejoj de São Vicente de Sousa kaj de Salvador (Unhão)
  • Fonto de la rivero Sousa en la fregezio Friande
  • Monaĥejo de Pombeiro

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Mapo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Felgueiras en la portugala Vikipedio.