Faldponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Principo de la faldponto.

Faldponto estas ponto kaj movebla kaj levebla, kiu faldeblas kolektante sin sur unu bordo.

Ekzemplo de faldponto estas la Hörnbrücke en Kiel, Germanio. Kiam ĝi estas preskaŭ faldita, ĝiaj tri moveblaj partoj akiras la formon de litero N.

Ankaŭ la rulponto, nome The Curling Bridge, kreita de Thomas Heatherwick en Londono, estas proksima al la koncepto de faldponto.

Ankaŭ la pontolanĉantaj tankoj kaj militpontoj de rapida konstruado estas bazataj sur tiu principo.