Félix Lajkó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Félix Lajkó
Félix Lajkó
Félix Lajkó
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1974 (1974-12-17) (49-jaraĝa)
en Baĉka Topola
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistoaktoro • fiddler • zitherist
TTT
Retejo http://www.lajkofelix.hu
vdr

Félix Lajkó [feliks lajkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lajkó Félix, serbe Феликс Лајко estas serba-hungara muzikisto (violonisto, pianisto, citristo, komponisto).

Félix Lajkó

Félix Lajkó [1] naskiĝis la 17-an de decembro 1974 en Baĉka Topola (Jugoslavio (nuntempe Serbio), Vojvodino).

Félix Lajkó

Biografio[redakti | redakti fonton]

Félix Lajkó devenis el hungara cigana familio. Li komencis citroludi en aĝo 10, post 2 jaroj ankaŭ violonludi. Li frekventis muzikan mezlernejon en Subotica, poste li translokiĝis al Budapeŝto, kie li muzikadis kune kun granda nombro de konataj muzikistoj, orkestroj (György Szabados, Noir Désir). Li estas ofte nomata "violinisto de la diablo", aŭ "Paganini de Vojvodino". Li ludas variadon de muzikaj stiloj: tradicia korda hungara muziko, cigana muziko, popolmuziko, klasika muziko, ĵazo kaj mondmuziko. Li komponas melodiojn ankaŭ por spektakloj kaj filmoj. Li ricevis 3 premiojn inter 1991-2016. Li havas edzinon, kiu naskis filinon.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • ekzemple en Tokio, Amsterdamo, Berlino, Bratislavo, Prago, Budapeŝto, Beogrado, Sarajevo, Ljubljano, Venecio, Edinburgo, Londono, Talino, Vieno, Novjorko

Elektitaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Kiss Vakond (1994, komponisto)
  • A vád (1996, aktoro kiel violonisto)
  • A nagy fejedelem (1997, komponisto, televida filmo)
  • Delta (2008, ĉefrolanto, la filmo estis premiita)
  • The Second Meeting (2013, komponisto, dokumenta filmo)

Elektitaj muzikdiskoj[redakti | redakti fonton]

  • Lajkó Félix és bandája (1995)
  • Félix (2002)
  • Végtelen (2014)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]