Evroso (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evroso
Oceanido
Informoj
Sekso vira
Patro Oceano
Patrino Tetiso
Infanoj Aba (mitologio) • Rhodope
vdr

Laŭ la helena mitologio, Evroso estis oceanido, do filo de Okeano kaj Tetiso. Li estis la dio kiu regis la samnoman riveron (en Kikonio, (orienta Trakio), kiu enfluas en la maron Egeo antaŭ la insulo Samotrako.

Lia akvo famis pro sia sanpovo, kaj pro tio multaj junulinoj kutimis baniĝi en ĝi. Unu el ĝiaj alfluantoj, Ardesko, ankaŭ estis personigo de rivera dio.

Evroso havis du filinojn: la nimfoj Rodopo kaj Abo, tiu kiu siavice naskis la samnoman heroon de la urbo Ergisko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]