Saltu al enhavo

Evi Geist

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Evi GEIST (naskiĝis la 9-an de decembro 1950 en Karintio, Aŭstrio, mortis la 26-an de aŭgusto 2016 en Forchheim) ekde iom antaŭ 1994 estis esperantisto, varbita de la ĵurnalisto kaj eksa urbestro Franz Och el Pretzfeld. De tiam, multajn jarojn ŝi organizis kaj gvidis Esperant-kursojn en la popola alternejo de la urbo kaj krome ankaŭ funkciigis la monatajn kunvenojn de la Esperanto-grupo en Forchheim. Multaj personaj kontaktoj surloke certigis al Evi subtenon kaj rekonon je ĉiuj niveloj, ne laste de la iama urbestro de Forchheim Franz Stumpf kaj kompreneble de ŝiaj familianoj, najbaroj kaj amikoj. Kune la grupo en 2014 povis retrorigardi al 20 jaroj da Esperanto-agado en Forchheim. Krome ŝi kompreneble ankaŭ amplekse vojaĝis per Esperanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]