Eventeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eventeo estis senkosta esperantlingva retejo kreita en decembro 2007 de teamo kiu troviĝas en Francio, kaj kies celo estas diskonigi novaĵojn tutmondajn pri la plej diversaj temoj al esperantlingva legantaro. Ĉiuj temoj estas klare dividitaj inter diversaj sekcioj : internacia politiko, socio, sciencoj, ekonomiko, sportoj, distraĵoj, kulturo, natura medio, ktp... kaj mondopartoj : Afriko, Nordameriko, Sudameriko, Eŭropo, Mezoriento, Azio, Pacifiko kaj tielnomata parto "Tutmonde".

Informoj kun rilato al Esperanto aŭ la Esperanto-movado ne aperas.

La novaĵoj kiuj aperas en EVENTEO devenas el la plej diversaj fontoj de la internacia gazetaro, kompilitaj, resumitaj kaj tradukitaj esperanten. Kiam artikolo estas simpla traduko el alia retejo, ĉiam indikiĝas ties fonto. Kiam neniu fonto aperas, tio signifas, ke la artikolo en Eventeo estas kompilaĵo el diversaj fontoj.

Ekde novembro 2012, Eventeo ne plu estas esperantista.