Saltu al enhavo

Estonio en la Somera Olimpiko 1932

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la luktisto Osvald Käpp, ormedalinto de 1928, estis unu el nur du partoprenantoj.[1]
Estonio en la Somera Olimpiko 1932
Somera Olimpiko 1932 en Los-Anĝeleso
Flagtenanto:  Osvald Käpp
Sportistoj 2 en 2 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La estona teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1932 en Los-Anĝeleso havis 2 sportistojn. Ili partoprenis en 2 fakoj. Flagtenanto de la estona teamo estis Osvald Käpp. La sportistoj atingis neniun medalon.

Temis pri la entute kvara el kvin partoprenoj de estona nacia teamo en somera olimpiko en la intermilita tempo: en 1912, antaŭ la Unua Mondmilito, la estonaj atletoj devis partopreni en teamo de la Rusia Imperio, kaj inter la Dua Mondmilito kaj la jaro 1990 devos aparteni al la teamo de Sovetunio. Kunordigis la teamon la Estona Olimpika Komitato (estone Eesti Olümpiakomitee), fondita en 1923.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La luktisto Osvald Käpp nome de Estonio estis partopreninta la olimpikojn de 1924 kaj 1928, en la lasta akiris oran medalon. En 1929 li pro la Granda Depresio elmigris al Usono. Kiam pro la financa situacio la estona komitato ne havis monon por sendi homojn de Eŭropo al la usona olimpiko de 1932, oni konvinkis lin kaj alian estonan sportiston en Usono ankoraŭfoje konkuri, sed sen sistema trejnado la rezulto estis pli modesta.
emblemo
emblemo