Esperanto-Societo Sudharco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-Societo Sudharco (Südharz) estis fondita en aŭtuno 1976 en la urbeto Herzberg am Harz. Dum pli ol 30 jaroj ekzistas en Herzberg multaj interkulturaj agadoj kun gastoj el pli ol 50 landoj.

En julio 2006 la urbo Herzberg am Harz fariĝis oficiala Esperanto-urbo kaj Esperanto-Societo Sudharco funkcias kiel konstanta kooperativa partnero por multaj internaciaj aktivecoj.

Estraro[redakti | redakti fonton]

La 11-a de oktobro 2008 okazis la jarĉefkunveno de Esperanto-Societo Sudharco kun novelektoj por oficdaŭro de tri jaroj.

La longjaran prezidanton, Peter Zilvar, oni reelektis kiel unuan prezidanton. Vicprezidanto nun estas Harald Mantz el la najbara urbo Osterode. Dua vicprezidanto fariĝis Zsófia Kóródy, loĝanto en la Esperanto-urbo.

Pluaj estraranoj estas Marika Frense el Heiligenstadt, Ursula Zilvar (kasistino) kaj Matthias Reimann. Reelektitaj kasrevizoroj estas Helga Vogelsang, anstataŭanto Rosa Mantz.

Estroj de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg, komisiitoj por la grandprojekto "Esperanto-urbo" - estas Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]