Saltu al enhavo

Erzsébet Korb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsébet Korb
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1899 (1899-05-22)
en Budapeŝto
Morto 17-an de oktobro 1925 (1925-10-17) (26-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Belarta Universitato (1917–1919) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Flóris Korb Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Flóra Korb Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Nicholas Hornyansky (en) Traduki (1917–1925) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Erzsébet KORB [erĵEbet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korb Erzsébet estis hungara pentristo. Ŝia patro estis Flóris Korb, ŝia fratino estis Flóra Korb.

Erzsébet Korb [1] naskiĝis la 22-an de majo 1899 en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de oktobro 1925 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsébet Korb aĝis 17, kiam ŝiaj 3 pentraĵoj estis videblaj en ekspozicio. En la sekva jaro ŝi lernis en liberaj lernejoj de Oszkár Glatz, Béla Iványi-Grünwald kaj Aladár Körösfői-Kriesch, krome ŝi estis en Artistkolonio de Nagybánya, fine ŝi lernis jaron en Belarta Altlernejo de Budapeŝto, kie ŝia instruisto estis István Réti. En 1919, kiam Róbert Berény estis arestita, ŝi transprenis la instruadon en la aktorlernejo de Berény. Tiutempe ŝi uzis komunan atelieron kun Vilmos Aba-Novák kaj Károly Patkó, baldaŭ ŝi aliĝis al rondo de István Szőnyi. En 1924 ŝi studvojaĝis al Italio, en la sekva jaro ŝi aranĝis ekspozicion en Romo.

Ŝiaj ne menciitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Muzeo Ernst (Budapeŝto) - 1923
  • Muzeo Ernst (postmorta) - 1927

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Danaidák (1925) (vidu la bildon!)
  • Május (Emberpár) (1923) (vidu la bildon!)
  • Alterego (1920) (vidu la bildon!)
  • József Pécsi portréja (1923) (vidu la bildon!)
  • Lány portréja (1923) (vidu la bildon!)
  • Országrész (1923) (vidu la bildon!)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.