Saltu al enhavo

Ervin Wolfram

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ervin Wolfram
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1923 (1923-11-27)
en Budapeŝto
Morto 17-an de aprilo 1985 (1985-04-17) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 4/1-1-27 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1947) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ervin Wolfram, laŭ hungarlingve kutima nomordo Wolfram Ervin estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1982) de Hungara Scienca Akademio.

Ervin Wolfram [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1923 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de aprilo 1985 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ervin Wolfram estis trudlaboristo en 1944. Li frekventis gimnazion, poste universitaton en sia naskiĝurbo. Li akiris diplomon pri kemio en 1947, post 2 jaroj li ricevis la duan diplomon, krome li doktoriĝis. Komence li instruis en Budapeŝto, sed ekde 1954 li multe strebis por instruevoluo en universitato de Debrecen. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1958, li doktoriĝis en 1966 antaŭ la akademio. Inter 1958-1962 li instruis en universitato en Dresdeno, poste li estis katedrestro en Universitato Eötvös Loránd. Li profesoriĝis en 1959 en Dresdeno. En la studjaro 1983 li estis vicrektoro. Li okupiĝis precipe pri la koloidoj kaj menciindas, ke li ofte violonludis.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A hõmérséklet befolyása liofil gélek peptidizációjának sebességére (1948)
  • Über die Kinetik der Peptisation Kolloid Zeitung (1955)
  • A hidrogénperoxid bomlása diszperz rendszerekben (1958)
  • Nedvesedés és folyadék adhézió (1983)

Fontoj[redakti | redakti fonton]