Ernő Kahána

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Kahána
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1890 (1890-12-02)
en Bicazu Ardelean
Morto 28-an de aprilo 1982 (1982-04-28) (91-jaraĝa)
en Bukareŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Familio
Gefratoj Mózes Kahána vd
Profesio
Okupo verkisto • psikiatro • kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

KAHÁNA Ernő estis rumanuaj hungara kuracisto, medicina kaj psikologia verkisto, publicisto naskiĝinta en Gyergyóbékás la 2-an de decembro 1890 kaj mortinta en Bukareŝto la 28-an de aprilo 1982. Li estis pli aĝa frato de Mózes Kahána.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Kahána abiturientiĝis en unitariisma gimnazio de Kolozsvár (1907), li havigis kuracistan diplomon en Vieno (1914). Li estis vicasistanto en la kliniko de Universitato de Koloĵvaro (1914-17), vilaĝa kuracisto en Ditró (1918-22), li estis privatkuracisto tie kaj en Miercurea Ciuc (1923-24). Li faris privatpraktikon en Braŝovo pri internaj kaj psikiatriaj malsanoj (1925-40). Li loksidiĝis en Bukareŝto, kie li malfermis kardiologian kabineton. Li estis kuracisto en ministerio pri internaj aferoj (1945-54), poste li estis ĉefkuracisto-internisto de Malsanulejo Elias (1954-72). Kiel lernanto li estis unu el redaktoroj de revuo Remény. Li publikis en gazetoj Keleti Újság, Brassói Lapok, Korunk, A Jövő Társadalma. Li estis adepto de psikologo Alfred Adler. Li luktis kontraŭ freŭdismo ankaŭ en Korunk (1966. 5. sz.). Li redaktis en Előre medicinpopularigan rubrikon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A freudizmus után. Enkonduko en individual-psikologio de Alfred Adler, (Brassó, 1924);
  • A szociáldemokrácia és a dialektika (Nagyvárad, 1932);
  • Socialdemocratia în lumina materialismului dialectic (Kolozsvár, 1933);
  • Democraţia (1945);
  • Problema naţională (1945);
  • Az orvosé a szó (Bukarest, 1972.

Fontoj[redakti | redakti fonton]