Enipeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enipeo
Oceanido
Informoj
Sekso vira
Patro Oceano
Patrino Tetiso
vdr

Laŭ la helena mitologio, Enipeo (el la greka Ενιπεύς) estis unu el la oceanidoj, tio estas, personigo de samnoma rivero. Ĝi trafluas Tesalion, el monto Oito (Ftiolando) norden ĝis sia alfluo en la riveron Peneo. Kiel ĉiuj la riverdioj, Enipeo estis filo de la titanoj Okeano kaj Tetiso.

Tesalia ebenaĵo trafluata de Peneo. En tiu ĉefa rivero alfluis la rivero Enipeo.

Laŭ Homero, la fluado de Enipeo estis la plej bela en la tuta Tero, kaj pro tio ĝi iĝis aparte alloga por la nimfoj kaj mortemulinoj[1]. Ekzemple, princino nomiĝinta Tiro, filino de Salmoneo kaj Alkidiko, iam enamiĝis al Enipeo, malgraŭ sia edziniĝo al reĝo Kreteo, kaj ŝi ofte venis al ĝiaj bordoj por ploradi pri sia destino. Tamen, la riverdio daŭre rifuzadis ŝiajn amproponojn. Tion profitis Pozidono, kiu aliformiĝis en Enipeo por tiel allogi la knabinon. Inundo de li formita portis la princinon al subakva kaverno, kie ili plenumis sian amon. El tiu fia agado Tiro iĝis la patrino de la ĝemeloj Peliaso kaj Neleo[2][3].

Laŭ Ovidio, Pozidono ankaŭ aliformiĝis en Enipeo por allogi la nimfon Ifimedio, per kiu li estis la patro de la aloadoj, la gigantaj Oto kaj Efialto, kiuj defiis la olimpan ordon[4].

Ĉe la riverbordoj de Enipeo okazis la batalo de Farsalio, dum la dua interna milito de la Romia Respubliko inter Julio Cezaro kaj Pompeo, kie la situo de la rivero iĝis decida.

La elisa Enipeo[redakti | redakti fonton]

Enipeo estis ankaŭ la nomo de plia oceanido, dio de rivero kiu trafluas Elison kaj alfluas en la akvo de Alfeo. Verŝajne la amrakonto pri Tiro estis origine asociita al ĉi tiu diaĵo, sed posta tradicio unuigis ambaŭ rolulojn[5].

Alternativa versio priskribas ke Enipeo estis ŝafisto kiu enamiĝis al Tiro, kaj transformiĝis en rivero por surprizigi ŝin. Kiam la princino vidis la puregan akvon de la ĵuskreita fluaĵo, ŝi emis baniĝi kaj gravediĝis de la ĝemelojn nur pro tio[6].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Homero. Odiseado, 11.236.
  2. Homero. Odiseado, 9.235-259. Greka teksto ĉe Wikisource.
  3. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.9.8. Greka teksto ĉe Wikisource.
  4. Ovidio. Metamorfozoj, 6.116.
  5. Strabo. Geografio, 8.356.
  6. François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.