Enigmo de Conway

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pecoj uzataj en la enigmo de Conway, unu de ĉiu speco

En matematiko, enigmo de Conway estas kahelara enigmo, pakada problemo uzanta solidajn ortangulajn blokojn, nomita laŭ ĝia inventinto, John Horton Conway. Ĝi demandas paki 13 1×2×4-blokojn, unu 2×2×2-blokon, unu 1×2×2-blokon kaj tri 1×1×3-blokojn en 5×5×5-skatolon.

Ĉiu el la pecoj de enigmo de Conway estas konveksa plurkubo de ordo 3, 4 aŭ 8. Ili estas brikoj.

Solvo[redakti | redakti fonton]

Ebla lokigo de la tri 1×1×3 blokoj

Solvi la enigmon de Conway estas simple, se oni komprenas, ke la tri 1×1×3 blokoj devas esti lokitaj tiel ke precize unu el ili aperas en ĉiu 5×5×1-tranĉaĵo de la kubo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]