Emil Weil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Weil
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1897 (1897-02-19)
en Dombegyház
Morto 2-an de novembro 1954 (1954-11-02) (57-jaraĝa)
en Hegyvidék
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Emil Weil [vejl], hungare Emil Weil estis hungara kuracisto.

Emil Weil naskiĝis la 19-an de februaro 1897 en Dombegyház. Li mortis la 2-an de novembro 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Weil frekventis universitaton. En 1928 li konatiĝis kun la komunista movado, kie li havis gravan pozicion. Kiel kuracisto, li okupiĝis pri rentgenado kaj laboris en Csepel en la rentgena laboratorio. En 1936 pro komunistaj agadoj li estis kondamnita je malliberejo. Post la 2-a mondmilito li elstare agadis kontraŭ epidemioj, poste li gvidis la sanservon en la vilaĝoj, li okupiĝis ankaŭ pri sindikatoj kaj kuracistaj fakrevuoj. Inter 1950-1953 li estis diplomato en Vaŝingtono. Li ricevis premion Kossuth en 1949, krome ankaŭ aliajn premiojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • En Budapeŝto (en Zugló) la hospitalo havas la nomon pri "Weil Emil".
  • Memormedalo "Weil Emil".

Fontoj[redakti | redakti fonton]