Elle (pronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La pronomo elle estas proponita seksneŭtrala homa triapersona pronomo por la hispana lingvo. Ĝi estas uzata, precipe en feminismaj kaj GLAT-aj rondoj, por personoj de neduuma sekso, personoj de nekonata sekso, ĝeneralaj personoj kaj seksmiksitaj grupoj. Ĝia plurala formo estas regule formita per aldono de s: elles. Ĝi ne estas oficiale aprobita de Real Academia Española (RAE).

RAE aldonis la vorton "elle" al sia vorto-observatorio la 27-an de oktobro 2020. Sed kelkajn tagojn poste ili tamen forigis ĝin, ĉar la celo de tiu observatorio ankoraŭ ne estis klara kaj decidita.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

La uzado de la pronomo elle similas al la uzado de la pronomo ri en Esperanto. Ĝi havas pli ol unu uzo, ili estas:

  • Por priparoli personon, kiu ne identiĝas ekskluzive kiel vira aŭ ina. Ekzemple: "Elle es mi amigue, es no binarie." (Ri estas mia amiko, ri estas neduuma.)
  • Por priparoli grupon de personoj, kiu enhavas pli ol unu sekso. Ekzemple: "Elles son mis hermanes, dos son varones y una es mujer." (Ili estas miaj gefratoj, du estas viroj kaj unu estas virino.)
  • Por priparoli ĝeneralan personon. Ekzemple: "Si alguien viaja en autobús, elle debe pagar el pasaje." (Se iu vojaĝas per buso, ri devas pagi la vojaĝon.)
  • Por priparoli iun, kies sekson oni ne volas antaŭsupozi. Ekzemple: "¿Tienes novie? ¿Elle es mayor que tú?" (Ĉu vi havas koramikon? Ĉu ri estas pli maljuna ol vi?)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]