Ebulioskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kemio, la ebulioskopo[1] estas aparato por precize mezuri la bolpunkton de likvo. Per tio, oni povas kalkuli la molekulmason de solvitaĵo. La mezurado per ebulioskopoj nomiĝas ebulioskopio.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas uzi la ebulioskopon por kalkuli la molekulmason de solvitaĵo en solvaĵo laŭ la jena leĝo:

,

en kiu

  • estas la plialtiĝo de la bolpunkto de solvaĵo relative al tiu de la pura solvanto. La enhavo de solvitaĵoj plialtigas la bolpunkton. Ĝia mezurunuo estas kelvino (K).
  • estas la faktoro de van ’t Hoff, la nombro de partikloj, en kiu unu molekulo de solvitaĵo disfendiĝas dum solvado. Ĝi estas sendimensia.
  • estas a nombro de moloj de la solvitaĵo en kilogramo de solvanto. Ĝia mezurunuo estas molo en kilogramo (mol/kg).
  • estas la universala gaskonstanto, kies mezurunuo estas ĵulo en kelvino-molo (J/(K·mol)).
  • estas la bolpunkto de la pura solvanto. Ĝia mezurunuo estas kelvino (K).
  • estas la unumola maso de la solvanto. Ĝia mezurunuo estas kilogramo en molo (kg/mol).
  • estas la unumola entalpio de vaporiĝo. Ĝia mezurunuo estas ĵulo en molo (J/mol).

La esprimo

nomiĝas la ebulioskopa konstanto; ĝia mezurunuo estas kelvino-kilogramo en molo (K·kg/mol).

Tabelo de ebulioskopaj konstantoj[redakti | redakti fonton]

Jen tabelo de ebulioskopaj konstantoj de kelkaj oftaj solvantoj.[2]:C17 (Table 7.2)

Solvanto Ebulioskopa konstanto (en K⋅kg/mol)
acetata acido 3,08
akvo 0,512
benzeno 2,53
cikloheksano 2,79
etanolo 1,07
etoksietano 2,02
kamforo 5,95
karbona disulfido 2,34
karbona tetraklorido 5,03
kloroformo 3,63

Historio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

La ebulioskopo nomiĝas laŭ la latina ēbullīre “boli” kaj la helena σκοπέειν skopéein “observi”.

La unuan ebulioskopon inventis en 1838 la franco Honoré Brossard-Vidal, por mezuri la proporcion de alkoholo en alkoholaĵo. Ĝi estis pli preciza ol antaŭaj metodoj, kiuj uzis la denson: la bolpunkto malpli dependas de la ĉeesto de sukeroj kaj aliaj solvaĵoj ol la denso.

La franca kemiisto François-Marie Raoult (IFA:[fʁɑ̃swa maʁi ʁaul], 1830–1901) inventis plibonigitan ebulioskopon. Hodiaŭ, oni ofte uzas la ebulioskopon de la pola kemiisto Wojciech Alojzy Świętosławski (1881–1968).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ebulioskop/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. P. W. Atkins, Physical Chemistry, 4a eld.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]